Post by Admin on Mar 19, 2016 23:29:59 GMT
[EO]
Manifesto de Prago en la Universala Kongreso de Esperanto 1996, en Prago
Per: Mark Fettes
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
[ENG]
The Prague Manifesto at the 1996 World Congress of Esperanto in Prague
By: Mark Fettes
We, members of the worldwide movement for the promotion of Esperanto, address this manifesto to all governments, international organizations and people of good will; declare our unshakable commitment to the objectives set out here; and invite each and every organization and individual to join us in our effort.
Launched in 1887 as a project for an auxiliary language for international communication and quickly developed into a rich living language in its own right, Esperanto has worked for more than a century to connect people across language and culture barriers. Meanwhile, the objectives of its speakers have not lost importance or relevance. Neither the worldwide use of a few national languages, nor advances in communications technology, nor the development of new methods of language instruction will likely realize the following principals, which we consider essential for just and effective language order.

- Demokration
Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado. - Transnacia Edukado
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.
Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado. - Pedagogia Efikeco
Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.
Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado. - Plurlingveco
La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco. - Lingvaj Rajtoj
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj. - Lingva Diverseco
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco. - Homa Emancipiĝo
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
[ENG]
The Prague Manifesto at the 1996 World Congress of Esperanto in Prague
By: Mark Fettes
We, members of the worldwide movement for the promotion of Esperanto, address this manifesto to all governments, international organizations and people of good will; declare our unshakable commitment to the objectives set out here; and invite each and every organization and individual to join us in our effort.
Launched in 1887 as a project for an auxiliary language for international communication and quickly developed into a rich living language in its own right, Esperanto has worked for more than a century to connect people across language and culture barriers. Meanwhile, the objectives of its speakers have not lost importance or relevance. Neither the worldwide use of a few national languages, nor advances in communications technology, nor the development of new methods of language instruction will likely realize the following principals, which we consider essential for just and effective language order.
- Democracy
A communication system which privileges some people but requires of others that they invest years of effort in order to attain a lesser degree of competency is fundamentally undemocratic. Although, like any language, Esperanto is not perfect, it greatly exceeds all rivals in the sphere of equitable global communication.
We assert that language inequality entails inequality of communication at all levels, including the international level. We are a movement for democratic communication. - Transnational Education
Any ethnic language is linked to a certain culture and nation or group of nations. For example, the student who studies English learns about the culture, geography and politics of the English-speaking world, primary the United States and United Kingdom. The student who studies Esperanto learns about a world without limits, in which every country is like a home.
We assert that the education of any ethnic language is linked to a specific worldview. We are a movement for transnational education. - Pedagogical Efficiency
Only a small percentage of those who study a foreign language begin to master it. Full understanding of Esperanto is achievable within a month of study. Various studies have ascribed propaedeutic effects to the study of other languages. One also recommends Esperanto as a core element in courses for the linguistic sensitization of students.
We assert that the difficulty of the ethnic languages always will present obstacles to many students, who nevertheless would profit from the knowledge of a second language. We are a movement for effective language instruction. - Multilingualism
The Esperanto community is one of the few worldwide linguistic communities whose members are, without exception, bi- or multilingual. Each member of the community accepted the task of learning at least one foreign language to a communicative degree. In multiple cases this leads to the knowledge and love of several languages and generally to broader personal horizons.
We assert that the speakers of all languages, large and small, should have a real opportunity to learn a second language to a high communicative level. We are a movement for the provision of that opportunity. - Linguistic Rights
The unequal distribution of power between languages is a recipe for permanent language insecurity, or straightforward linguistic suppression, in a large part of the world's population. In the Esperanto community, the speakers of a language, large or small, official or nonofficial, meet on neutral terms, thanks to a reciprocated will to compromise. This equilibrium between linguistic rights and responsibilities provides a precedent for developing and evaluating other solutions to language inequalities and conflict.
We assert that the vast variations in power among languages undermines the guarantees, expressed in so many international documents, of equal treatment without discrimination of languages. We are a movement for linguistic rights. - Linguistic Diversity
The national governments tend to consider the grand diversification of world languages as barriers to communication and development. For the Esperanto community, however, linguistic diversity is a constant and indispensable source of enrichment. Therefore, every language, like every living thing, is inherently valuable and worthy of protection and support.
We assert that policies of communication and development, if not based on respect and support for all languages, condemn to extinction the majority of the word's languages. We are a movement for linguistic diversity. - Human Emancipation
Every language liberates and imprisons its speakers, giving to them the power to communicate among themselves while barring them from communication with others. Planned as a universal communications tool, Esperanto is one of the largest functioning projects of human emancipation or projects to enable every human to participate as an individual in the human community, with secure roots in their local culture and linguistic identity, while not being limited by it.
We assert that the exclusive use of national languages inevitably raises barriers to the freedoms of expression, communication, and association. We are a movement for human emancipation.